KANTOTEKSTOJ
en Esperanto
Albumoj

Pliaj venos!
Dolchamar
TRAJN' NENIEN
1. Trajn' nenien
Venu kaj sidu kun mi
Sidu kaj trinku kun mi
Kio pasas? Kio pasas?
Kio pasas preter la trajno?
Kio pasas? Kio pasas?
Ĉu ni movas ien ajn, ho?
Kie estas la determino?
Kie estas nia destino?
En la trajn' ni sidas kune
En la trajn' ni kantas kune
En la trajn' ni sidas kune
Jes, ni estas en trajn’ nenien
2. 2-ope 8-aze
Ja indus fari
Ja indus provi
Ja indus havi ion ajn kune
Ja indus fari
Ja indus provi
Ja indus havi ion ajn kune
Ĉu vi iam pensis, ke ni povus kunumi?
Ĉu vi iufoje revis pri eternumi?
Rigardante al ĉielo
Vi vidas kion?
Reflekton de stratlumoj aŭ galaksion?
Ni faras ritmon per nia kora son’
Fortas bato ĉi kiel beton’
Ni posedas ritmon, nin posedas bas’
Vokante bruon el ekstera spac’
Ni ludas sen mono, pagu per melono
Se nun ni piedfrapu bonetoson ĝis plafono!
3. M.T.R.
Puŝpedalo speciala
Meĥanismo radikala
Traire la pluvadon
Mezfingre la burĝadon
Vid’ al sunsubiro super la akvo
Nenio vin stopos ĉar vi estas la motoro
Nenio vin trompos ĉar vi estas la motoro
Ne haltu, motoro!
Hot! Hoto! Motoro!
Nigra pano el sekalo
Nutroscia idealo
Ne sentas vi lacecon
Eĉ ne ian vundeblecon
Ĉe la destinejo unua kaj forta
4. River’
Ĉu vi imagas
Ke ie en la ĉefurbo
Fluas rivero
Kiel sekreto
Inter arboj
Bela pejzaĝo
Ĉu vi imagas
Ke kaŝe ĉe l’ŝoseoj
Fluas rivero
Kiel mirakleto
Inter herbejoj
Verda mondo
Do, kion fari ĉe l’rivero?
Senti la sunon, la akvon sur la haŭto
Do, kion fari per l’rivero?
Neĝe suriri glacon, vidi ĉevalojn
Do kion fari per river’?
Ni en ĝi fluu kun liber’
Do kion fari ĉe l’river’?
Ni en ĝi faru laŭ prefer’
o-o-o
6. Ni festis unu nokton
Ni festis unu nokton
Kaj estas vero
Ke mankis nek vino, nek distro
Nek amikoj
Ni festis nur nokton
Kiel en revo
Ĉampanon, cigarojn, kaj inojn
Ĉion por ĉio
Ni festis la nokton senzorgaj
Tiel ja!
Festis kaj ridis sen morgaŭ
Ĉiel!
Ni trinkis kaj tenis la manojn
Kaj ĵuris: samanoj...!
Ni festis la nokton senzorgaj
Tiel ja!
Festis kaj ridis sen morgaŭ
Ĉiel’
Ni trinkis kaj tenis la manojn
Kaj ĵuris: samideanoj!
Ni vidos ĝis la morto!
7. Eksperimento muzika
Ni aŭdis iaĵon
Mire ni alproksimiĝis ĝin
Ni aŭdis tiaĵon
Se vi dubas, do malkredu min
Ĝi plenigis orelojn
La sonovido plenigis nin
Ĝi kantigis anĝelojn
Aŭskultu la muzikon!
Eksperimenton muzikan
Kvazaŭ dum jamilo
Haltis tempo ĝuste antaŭ ni
Ĉiela ĝuilo momente agis nur
Anstataŭ ĝi
8. La pordisto
Merkrednokte terura kaoso
Krevita ŝuo kaj mava frizuro
Oni renkontiĝas kiel en Kamboĝo
Sufoka humideco, piso sur muro
Strikte konfidenca la misio
Gvide de profesia instinkto
Fadena vojplano, subita devio
Troviĝos nur nigra vinkto
Pordisto! Vidu alidirekte
Kiu stranga lumo, nifo tie surteriĝas
Drinkestro! Ne lasu nin neglekte
Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas
Sed drinke kantemiĝas:
Oj! Oj! Oj!
Merkrednokte terura kaoso
Krevita ŝuo kaj mava frizuro
Oni renkontiĝas kiel en UK:
Sufoka humideco, piso sur muro
Amikoj, ni ja ĉiuj hodiaŭ kunas
Por unu plia je avo Zamenhof
9. Ho abio
En ĉi monda bazaro
Ĉio aĉeteblas
Kaj pro nia riĉeco
Forĵeteblas
En la homa merkato
Ĉiuj vendas sin
Hazarda aĉ-eto
Por aĉeti pli
Sed mi vendas nenion
Mi ne merkatadas
Se vi amas ion
Nur prenu ĝin
Ho abio, ho abiar’
Ĝi kreskas nur por ni
Al la fabriko ĝi
Pluiros poste pli
Ho abio, ho abiar’
Citrus’ en citrusar’
Tinuj’ en tinusar’
Ĝi kreskis nur por ni
10. -If-
Arbo en dezerta insulo
Kreskas radiko submaren
Trovante la profundon
Ĝi daŭre iras trateren
En milda lafa rivero
Ĝi ne timas la fieron
Ĝi vivas kiel metaforo
De fabela emo
Tiom mi vin ŝofis
Sola rifis
Malsignifis
Kiom vi min edifis
Alte klifis
Min modifis
Venu proksimen pli kaj plie
Prenu maksimen plu kaj plue
Supre en la hela mondo
Spiras folia pulmo
Aeron beligas verdaĵoj
Kiuj kaŝas nin ene
Frukton de momenta sfero
Ni manĝu antaŭ ol ĝi putras
Ni vivas en la metaforo
De fabela amero
11. Des pli
Ĝis revid’
Vi estas jam tro longe for de mi
Neniam volis ion mi
Des pli sopiras mi vin
Jam iom sopiras mi vin
Jam ĉiom – des pli
Longe for
Jam flugis via amdo longe for
Leviĝis via bird' en alta sor'
Sopiras mi vin
Jam iom sopiras mi vin
Jam ĉiom, mia kor'
Diru min
Ĉu indas ĝin eĉ provi, diru min
Lasu min
Nur scii ĉu vi emas provi ĝin
12. La fariseo
Kion vi semis, tion vi rikoltos
Ĉu ĉiu faro, diru bumerange revenos?
Kaj kion vi ĝemis, tio vin alboltos
Mi ne povas fuĝi de situacio kaŭzita
Ho ne, mi ne antaǔvidis ĝin
Ho ne, mi ne subskribis ĝin
Deko da pekoj sed unu la puno
La samon ripetas ree kaj ree
Kiom da domoj, tiom da moroj
Sed jen devas resti mi, ho ve
Aŭskulte la liston de farise’
Pri akuzaĵoj
Tiel mi tenas mian liberecon
Donu al lupo iom, ĝi postulos ja ĉiom
Kaj tiel mi ĝisas mian aŭtonomecon
Kiu timas deporton, tiu perdis la vivon